Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

La migrulo

Kies poŝ' malplenas, certe
ne tro plenas ties ventro.
Mia poŝ' malplenas, sekve
mia ventro plenas ne tro.

Mi hieraŭ manĝis laste,
vere, ke nur malsufiĉe.
Ne domaĝe! estas, kiu
anstataŭe manĝis riĉe.

Morgaŭ ree estos tag', mi
manĝos ree, se... se vero.
Mi ĝis tiam suĉos dolĉajn
mamojn de patrin' Espero.

Mia ventro ja malplenas,
sed l' okuloj plenas tute:
ilin pro la frido larmoj
plenplenigis grandagute.

Kaj ĉi frido estas bona,
ĉar ĝi miajn paŝojn pelas,
do atingon de la ĉardo
malproksima ĝi akcelas.

Hot, vi falva, hot, vi griza,
gamboj, kuru kun kuraĝo!
Jen benataj du ĉevaloj,
ne petantaj pri furaĝo!

Falva, griza, jes: dupeca
estas mia pantalono,
antaŭ tagoj mi kunflikis
la duonon al duono.

Belan veston, bonan veston
novan havis mi, sed ĉifi
tian estus ja domaĝe.
Mi ĝin vendis por ne trivi.

Por priruzi, kiu eble
min haltigos, la latronon,
al l' unua drinkejmastro
mi transdonis mian monon.

Kaj nun la ŝteliston, kiu
groŝon de mi trovi scios,
tuj kaj sammomente per cent
or-taleroj mi premios.

Ne ŝtelisto miajn poŝojn
priserĉadas, sed la vento.
He, amik', mi vian manon
batos pro l' impertinento!

Ŝerco estas ŝerco, tamen
la veter' estas fatala!
Kontraŭ mi konspiris frido,
neĝo, pluvo, vent' batala.

La feliĉo sola estas,
ke mi vadas nudpiede:
se de kot' kaj akvo plenus
miaj botoj, estus tede.

Supre kiel mokridegon
aŭdas mi la ŝtormon kriĉi.
Nu, ĝi moku! Venos tempo,
kiam mi ridegos pri ĝi.

Donos al mi metiejon,
donos domon Dia mano:
en ĝi estos varma forno
kaj edzino kaj infano.

Se la vent', la vent' malica
tiam ĉe l' fenestr' aperos,
al ĝi ĵetos mi ridegon,
ke ĝi krevos de kolero.